Solresol vivas!
Ralph Dumain
2/19/11
Ĉe nia lasta kunveno mi ŝercis pri artefarita (kaj iom furora) muzika lingvo Solresol. Nu, vi trovos interesaĵojn pri Solresol ĉe mia blogo:

http://gxirafo.blogspot.com/search/label/Solresol

Specife, ĉe la kunveno mi menciis videojn ĉe YouTube de teatraĵo en Solresol, do jen mia "playlist":
Solresol (YouTube playlist)
Oni trovos prelegeton de Paul Collins, ludon de Romeo & Juliet de Shakespeare en Solresol, kanzonon Solresol de grupo Melomane en formala kaj en-koncertaj versioj.